====== Pacon de Dio ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]]| ===== Teksto ===== Cxu rajtas mi puni la genajbarojn de iu kiu mokis kun la kuzo de mi Cxu bone se mi antauxrebatos se sxatus mi montri la pacon de Dio Cxu rajtas mi detrui la domon de homo kies fipopolo ne placxas al mi Cxu bone se mi dauxe malamos pro peko de Adamo cxe l' nomo de Dio Cxu mi min sentos sekura per esti terura Cxu mi trovos sekuron el la plej granda muro //Refreno:// >Cxu estas revencxo mortigi dekope de tiuj kiuj ecx ne auxdis pri ni >Cxu povas militaviadiloj mil esti la iloj plej tauxga por Dio >Cxu mi min sentos sekura per esti terura >Cxu mi trovos sekuron el la plej granda muro Dum kiom da jaroj kulpindas historio Nek de kiam fripono ekigxus viktim' Cxu bone se mi antauxrebatos se sxatus mi montri la pacon de dio {{tag>kanto litero_p}}