====== Pado al Arkadio ====== ^Teksto|[[Petter KARLSSON, Kristian NIEMANN]]| ^Muziko|[[Petter KARLSSON, Kristian NIEMANN]]| ^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| ^Kantas|[[Mats LEVÉN, Katarina LILJA]]| **Noto:** Tio cxi estas traduko de la kanto "**Path To Arcady**", de la muzikbando **Therion**. La kanto aperas en la dua KD de la duobla albumo "**Gothic Kabbalah**" (2007). Unue legiĝas versio kantebla kaj poste laŭvorta traduko de la kanto. ===== Pado al Arkadio ===== [soprane] Jen via nomo venas al kapo mia Kaj memorigas min pri l´ vers´ Orfea [tenore] Sekvu smeraldon tiun eternan ĉi Tretu la padon Toran ree al Arkadi´ [soprane] Jen mi memoras fine la tempon tiam Kiam alĥemiist´ serĉis revojn siajn [tenore] Jen vi memoras tempon kaj nomon tiajn Pri Arkadiaj lumoj ĉiame senfinaj ===== Pado al Arkadio ===== (Laŭvorta traduko nekantebla) [soprane] Kiam mi memoras vian nomon, tiam mi memoras la tempon Je kiam Hermeso kaj Orfeo skribis la versojn [tenore] Sekvu la emeraldon de la eterneco Sekvu la padon de Toro kaj la padon al Arkadio [soprane] Kiam mi memoras vian nomon, tiam mi memoras la tempon Je kiam la filozofiistoj estis penantaj por sublimi [tenore] Se vi memoras la nomon, vi memoras la tempon De la ĉiama kaj de la eterna lumo ===== Ligiloj ===== Pri la muzikbando (nur angle nun): http://en.wikipedia.org/wiki/Therion_(band) Pri la albumo (nur angle nun): http://en.wikipedia.org/wiki/Gothic_Kabbalah {{tag>kanto litero_p litero_g Therion angla}}