====== Padoj-vojetoj ====== ^Muziko|rusa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>S. Izmajlov]]| ^MIDI|{{:muziko:Padoj-vojetoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Padoj-vojetoj.png}} Tute herbigxis padoj vojetoj, kie promenis karaj piedoj. Ili kovrigxis per muska mato; niaj vojetoj, mia amato. Ni adiauxis kaj nin karesis, Amon eternan ambaux promesis. Senpacience mi lin atendas, Kaj mia koro ploras kaj plendas. Birdoj cxielaj, vi en kantado Diru la veron pri la amato: Cxu mi restadas en koro lia, Aux en gxi nestos iu alia? {{tag>kanto litero_p kanto rusa popola notoj midi akordoj}}