====== Paladina Kanto ====== //Muziko kaj teksto de [[Ocxjo DADAEV]]// ===== Teksto ===== Laux polvoza rura vojo Rajdas povra paladino. Akras lia brava klingo, Mildas kanto al virino: //Refreno:// >Ho, mia dam' de l'koro, >Mi strebas al la foro. >Kaj venos tiu horo >Por trovi vin, por trovi vin, >Por trovi. Li batalis por mizeraj, Partoprenis la turnirojn, Kaj venkinte la rivalojn Gajne kantis kavaliro: //Refreno:// >Ho, mia dam' de l'koro, >Mi strebas al la foro. >Kaj venos tiu horo - >Mi trovos vin, mi trovos vin, >Mi trovos. Jam disigxis voja polvo, Malaperis hufaj spuroj, Silentigxis glavaj tintoj, Nur auxdeblas super ruro: //Refreno:// >Ho, mia dam' de l'koro, >Mi strebis al la foro. >Kaj venis tiu horo - >Mi trovis vin, mi trovis vin, >Mi trovis. {{tag>litero_p kanto}}