====== Papago ====== //Auxtoras [[Jxomart kaj Natasxa]]// //Remikso aperas en la disko "Sendependa" de [[Rogxer Borgxes]]// ===== Teksto ===== Mi konas unu homon Nomiĝas li Papago Li multe ŝatas dogmojn Sed aspektas kiel aglo Se iu lin demandos Ne gravas eĉ pri kio Do multe vi ekaûdos Sed pri io ajn alia. Ne provu diri kontraû Komprenos li apenaû Li nur por vi demonstros Al homoj apartenon Sed li papago estas En lia kap malforta Kiel en poŝta kesto Nur vortoj. Eĉ unu propran penson Li diri ne kapablas Nur frazojn, nur sentencojn Kaj multajn saĝajn fablojn Kaj kiam iu provas Paroli ege multe Mi nepre rememoras Pri mia konatulo... {{tag>litero_p kanto}}