====== Paraŝutisto ====== ^Teksto/Muziko|M. Le Porestier| ^E-teksto|[[wpeo>Georges Lagrange]]| ===== Teksto ===== Vi estis je l’dekoka jar', Vi havis jam la rugxan cxapon, Kaj lernis nur pri unu far': Al cxio, pafon. Nevole igxis vi fasxisto, Parasxutisto. Kaj do de batal' al batal' Formigxis la inteligento, Kaj scias vi, ke en real' 'stas nur du gentoj: L'bonmora kaj la terorista, Parasxutisto. Kaj vi farigxis galonul' Heroo de cxiuj malvenkoj Kaj kronis gloro kaj gratul' Viajn inventojn, De vi, torturspecialisto, Parasxutisto. Alvenis tiam la honor' Ordenoj belaj kaj medaloj, Pro cxiu kugl' al ies kor' Pro cxiuj faloj, Pro cxiu kruc' sur via listo, Parasxutisto. Sed bedauxrinde pro missxanc' Finigxos nun la temp' milita, Ne plu batal' ne plu da sang' Estont' fusxita; Finita la labor' artista. Parasxutisto. 'stas mir laboro de virin', Komandi al viroj kun menso, Cetere mi instruis vin Pri l’gxusta senco De l’vorto kontrauxmilitisto. Parasxutisto. Ja dauxras plu via talent.' Arangxas vi cxiun embuskon. Sen vera paf' estas event' De nun sen gusto. Vi tial eble sxajnas trista. Parasxutisto. Se jukas vin la konscienc' Ke monon gajnas vi sen batoj, Utilu plu via scienc.' Cxe viaj fratoj: Dungigxas nun sxtat-policistoj Parasxutisto. {{tag>kanto litero_p franca}}