====== Pasero-kanto ====== ^Muziko|[[Bogumil ZEPLER]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Vi homoj estas stulta gent', La deco-legxoj kun turment' Katenas vin terure. Cxu nin paserojn vidas vi? De brancx' al brancxo dancas ni Kaj kantas mult-plezure. //Rekantajxo// >Cip cip — estas nia princip' — Cip cip cipcipcip cip cip. Se ardas la pasero-vir' Al paserin' en amsopir', Li tuj karesojn frandas Kaj ne pri la gepatra jes, Parenc-konsent', polic-permes' Aux pri la dec' demandas. //Rekantajxo// Vi kompatinda homaran' Jam zorgas pro morgauxa pan', Forgesas pri la nuno. Sur la morgauxon kracxas ni, Pli gravas nia gxojo pri La hodiauxa suno. //Rekantajxo// Se tamen foje iu acx' Ne estas laux pasera placx', Faligas ni laux-pove Malgrandan sxargxon super gxin, Por tiel malpezigi nin, Kaj kantas jam denove. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_p esperanto}}