====== Pasintaj tagoj ====== ^Teksto|[[wp>Robert Burns]]| ^E-teksto|[[wpeo>Achille Motteau]]| ^Origina titolo|Auld Lang Syne| ^MIDI|{{:muziko:pasintaj_tagoj.mid}}| >"Auld Lang Syne", tradicia skota kanto tekste prilaborita de la poeto Robert Burns. En Usono kaj en aliaj landoj gxi estas la tradicia himno de la Novjariĝo.\\ ...\\ La kanto aludas la disigitecon de skotoj, estintaj infanaĝe (ge?)kamaradoj, pro la migroj kaj ekziloj post la fiaska provreĝiĝo de Karolo Stuarto ("Bela Princ' Karĉjo" = Bonnie Prince Charlie) en 1745. //(El la [[http://www.scn.org/~lilandbr/auldlang.html#0|La Lilandejo]])// Vd. ankaux tradukon de Reto Rossetti [[Iamo Longe For]]. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:pasintaj_tagoj.png}} Malnovajn gekonatojn iam ĉu forgesu ni? Ĉu tagojn la pasintajn ĉiam ne memoru ni? //Refreno:// >Pasintajn tagojn la malnovajn >ĉu forgesu ni? >Ni kune trinku tason ravan >al fratharmoni'! Feliĉan tempon la malnovan ne forgesu ni! Ni kune trinku tason ravan al fratharmoni'! >//Refreno// Ĉe l' karaj lekantetaj valoj ĝoje kuris ni; de tiam multaj lacaj horoj glitis preter ni. >//Refreno// Infanoj en riverondaro kune vadis ni; disigis nin la vasta maro, ne forgesu ni. >//Refreno// La manojn do ni interprenos, ronde kantu ni: Pasintaj tagoj ne revenos, sed memoros ni! ====== Eksteraj ligoj ====== * http://www.scn.org/~lilandbr/auldlang.html#0 - pagxo pri la kanto en "La Lilandejo" {{tag>kanto litero_p popola skota notoj midi}}