====== Pasis Jam ====== //E-teksto de [[Vytautas SxILAS]].// ===== Teksto ===== Pasis jam, pasis jam tre longa tempo, multaj vintroj kaj printempoj, sed mi memoras infanajn tagojn, infanajn tagojn //Refreno, 2 foje:// >Estis tiel bone, tiel interese, jes, >ludi gxis krepusko, jes, >vivi en mondo de l'revo! Sxatis mi kusxi dorse sur herbejo kaj rigardi al cxielo, al blankaj nuboj, al blua foro, al blua foro. >//Refreno// La avin' min dormigis per fabelo pri sorcxitaj prakasteloj, pri bravaj gnomoj kaj negxulino, kaj negxulino >//Refreno// pasis jam {{tag>litero_p kanto}}