====== Paso De L nokt ====== //Teksto kaj muziko de [[Grigorij AROSEV]], 16.11.97 02:55// ===== Teksto ===== Jam la dua. Flagras lastaj Televidaj amuziloj. Multas miloj, miloj, miloj Da temperoj dise vastaj Cxar La dua nur. Do - la tria. Jam postnukas Infuzajxo el hororoj. Rulaj horoj, horoj, horoj Genuigas kaj edukas Pri La tria nur. Kaj la kvina. Korva suno Rampas, glitas sur tegmentojn. Nuboj ventojn sercxas, ventojn, Dronas nokto, krevas luno Je La kvina nur. Elfotele, songxo-pele, Sune, certe, ne dorminta Ecx minuton tamen jarojn, Halte cxe matena pur'... Antaux mi tujtago vele Uzas ventojn - punkto pinta Dige inter tempajn marojn. Mi vin trankviligas cxite, Kiom estas nesongxite? - Unu nokto nur. {{tag>litero_p kanto}}