====== Paŝtis Jano bovojn tri ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Pásol Jano tri voly| ^MIDI|{{:muziko:pasxtis_jano_bovojn_tri.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:pasxtis_jano_bovojn_tri.png}} /: Pasxtis Jano bovojn tri, cxe arboj, :/ pasxtis Jano bovojn tri sur la verda trifoli', sur la verda trifoli', cxe arboj. /: Atakvenis rabistar' — cxe arboj :/ atakvenis rabistar' avida je rabofar', avida je rabofar' — cxe arboj. /: Donu al ni jakon, hej — cxe arboj :/ donu al ni jakon, hej, por pasxtita sekalej', por pasxtita sekalej' — cxe arboj. /: Mi ne donos gxin al vi — cxe arboj :/ mi ne donos gxin al vi, trakti kun vi volas mi, trakti kun vi volas mi — cxe arboj. /: Kun li ili traktis nun — cxe arboj :/ kun li ili traktis nun, plu ne vivis li sub sun', plu ne vivis li sub sun' — cxe arboj. /: Kusxas Jano morta jen — cxe arboj, :/ kusxas Jano morta jen, kovras lin la rosmaren', kovras lin la rosmaren' — cxe arboj. {{tag>kanto litero_p cxehxa popola notoj midi}}