====== Patrino ====== ^Kantas|[[Morice BENIN]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Nia font' estas dezir' de patrino Troa, fora, manka em', sufoka prem' Sed restas ekster dub' la klara fakto: Nia font' estas am' de patrin' Kaj jam ĉe la unua vid' Vastega en la neniec' Necesis tuj la sinofer' Por nin elpuŝi en la mondon Ankoraŭ nun ŝancelas nin Hejmsopir' al tiu nest' Eĉ kvankam ni forpelas ĝin Per parolad' kaj vira pompo Nia font' estas dezir' de patrino Sokle ŝi staras, jen nia deven' Plej unua hejm' de l' juneco Plukanta de l' sin' la kalikon Ekde nia ekserĉ' al fortun' Altiris nur ĉi vivtrezor' Sed marist' senmaras nun Li saŭdadas pri memor' Eĉ se feblis ŝi aŭ ĝenis nin Egalas viv' al ŝia nom' Por infan' kun mank' de patrin' Ŝi estas lumo de l' aŭror' Ŝi estas lumo de l' aŭror' Nia font' estas dezir' de patrino Sed venos tag', ke ŝi forlasos nin Iros al vastec' de l' ocean' Lasante post si eternan malplenecon Sed mankos blanko de lili' Ĉe kiu danke venus plor' Kaj ŝi, radiko de tili' Mortos ne, sed ŝi restos for Ŝi iĝos mia kolocint' Eglanteri' aŭ kolombet' Freŝa ros' de ritornel' Kaŝa rado de la silent' Kaj fekunda tero nun Patrinece ĝi lulos ŝin Do plantos mi imagon nur Jen la bild', mia pord' al ĉiel' Jen la bild', mia pord' al ĉiel' Nia font' estas dezir' de patrino Troa, fora, manka em', sufoka prem' Sed restas ekster dub' la klara fakto: Nia font' estas am' de patrin' ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/patrino.htm