====== Patrino Atendas ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2003// //Originale aperinta en la disko "Sendependa"// //Teksto adaptita de Hristo "Hrima" Gorov (1967), el Bulgario.// ===== Teksto ===== patrino grizhara eliris el domo bukedon ŝi plektis, ekstaris ĉe l´ pordo polican´ avertis matene: "la filo vespere revenos jam el la ekzilo..." la koro patrina jubilis dum tago ŝi kukon preparis, dolĉaĵon kun fragoj, kostumon, ĉemizon, poŝtukon ŝi gladis kaj fine la ĉambrojn kaj korton balais patrino do sidas ĉe l´ sojlo de l´ domo dum suno subiras skarlate fantoma subite ŝi aŭdas, ke venas ŝarĝaŭto ŝi iras renkonti la filon amatan patrino atendas la filon de l´ sud´ li venkis militon do ne ploru plu! el aŭto descendas ŝofor´, policano demetas kestegon kaj ambaŭ rikanas: "Judino, renkontu la filon! li venis!" patrino brakumis la ĉerkon kaj svenis (radio-elsendoj) patrino atendas... {{tag>litero_p kanto}}