====== Patro, mi vokas vin ====== ^Auxtoro|Theodor Körner (1813)| ^E-teksto|[[wpeo>Bernhard Loesche]]| ^Origina titolo|Vater ich rufe Dich| ===== Teksto ===== Patro, mi vokas Vin! Tondras terure mortiga pafado, Fajre eklumas cxirkauxe fulmado. Cxefmilitestro, mi vokas vin! Patro, konduku min! Patro konduku min! Se min renkontos cxu venko, cxu morto, Cxio farigxas nur per via forto. Laux via volo konduku min! Di’, mi ekkonas vin! Di’ mi ekkonas vin! Se la folioj tremetas auxtune, Se pafoj eksonas kaj glavtinto kune, Fonto favora, mi konas vin: Patro, vi benu min! Patro, vi benu min! Al vi la homa vivad' apartenas; Vi gxin donacas, kaj vi gxin reprenas. Por vivi, por morti ekbenu min! Patro, mi lauxdas vin! Patro, mi lauxdas vin! Ni ne batalos pro tera bonajxo; Estu gardota per glavoj sanktajxo! Mortante, venkante mi lauxdas vin. Al vi mi donas min! Al vi mi donas min! Se min salutas de l' morto bruado; Super sangplena de l' vejno fluado, Al vi, sinjoro, mi donas min: Patro, mi vokas vin! {{tag>kanto litero_p germana religio}}