====== Patro Nia ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Patro nia en cxielo Sur la alta dia tron' Kiel strange vi distingas Inter virto kaj malbon' Mi nur estas simpla homo Tial mi demandas vin Kial malpermesi tion, kio nur gajigas nin? Laux skribajxoj vi elauxdas Pregxon de sincera hom' Kaj etendas vian manon Sankta estu via nom' Sed malsataj kiuj kredis Je la etendita man' Pregxis vane dum jarmiloj Nur por cxiutaga pan' De la sangaj batalkampoj Tra la fumo kaj la fulg' Vane kriis milionoj Por kompato kaj indulg' Pardonindas vi sinjoro Nur pro unu bona trajt' Nome via neekzisto Gxi ja estas dia rajt' {{tag>litero_p kanto}}