====== Patro Nia de Latin-Ameriko ====== ^Muziko|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Esperanta teksto|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Tipo|traduko| Traduko kaj nova kompanaĵo pri teksto de nekonata brazila aŭtoro. ===== Teksto ===== Patro! Ho, Patro Nia! Ho, Patro, ĉu la mondo iam estos / de l' povruloj, niaj gefratoj? Ho, Patro, kiom dure, la popolon / per subpremado vidi krucumata! Ho, Patro, kiu viŝos for la larmojn / de l' homoj kiuj sen pano? Ho, Patro, kiu kun favor' satigos / la malriĉulojn per libereco? Ho, Patro de vundata Ameriko / Ve! Kiom da aflikta vivo! Ho, Patro, kiam venos libereco / al la popoloj de tiuj nacioj? Ho, Patro, la rompita kor' de nia / popol' senŝarĝiĝon deziras! Ho, Patro, la espero de nuntempo / estas disdono kaj egaleco. Ho, Patro, ĉu la tero estos iam / de l' povra popolamaso? Ho, Patro, ĉu la mondo estos nia, / de la povruloj, sen subpremado? ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.cpdl.org/wiki/index.php/Patro_Nia_de_Latin-Ameriko_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] (inkluzive angla traduko) {{youtube>F_rpDoxvm6s|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_p}}