====== Patrujo ====== ^Teksto|P. R. SLAVEJKOV| ^Muziko|Emanuil MANOLOV| ^E-teksto|[[wpeo>A. GRIGOROV]]| ===== Teksto ===== Bela estas vi, patrujo, nomo dolcxa, land' - eden'. Koro juna kaj sincera por vi batas kun amem'. Karaj estas la montaroj kaj en sudo kaj en nord', kaj amataj la kamparoj kun abunda gren-rikolt'. En la busxo dolcxa vorto estas tiu cxarma land'. Tie cxi Danub', Marica fluas kun murmura kant'. Dum la suno hele lumas, dum rigardas la okul' - ni popolon nian amos en cxi tiu ter-angul'. {{tag>kanto litero_p bulgara}}