====== Pensoj miaj, pensoj miaj ====== ^Muziko|ukraina popolkanto| ^Teksto|T. Sxevcxenko| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Pensoj_miaj_pensoj_miaj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Pensoj_miaj_pensoj_miaj.png}} Pensoj miaj, pensoj miaj, Ve' kun tiaj, vere! Kial vi en sombraj vicoj Staras surpapere? Kial vento vin ne blovis Polve en la stepon, Ne fordormis la malgxojo Kiel panjo bebon? Pensoj miaj, pensoj miaj, Filoj, floroj lastaj, Mi vin gardis, mi vin vartis En la kampoj vastaj Iru, filoj miaj, hejmen, Al Ukrainio, Sed mi orfe en fremdujo Velkos je nenio. Hejme trovos vi amikajn Vortojn, bonan koron, Tie fine trovos veron Kaj ecx, eble, gloron... Do karesu, mia kara Tero Ukraina, Miajn filojn senprudentajn Per la man' patrina! {{tag>kanto litero_p ukraina popola notoj midi}}