====== Per Fido ====== ^Teksto, Muziko, Kantas|Simmon Keith BARNEY| ===== Teksto ===== Vi gajnis mian fidon per priskribo grand-rezulta, donante oftan ridon dum la scio iĝis multa. La revo kvazaŭ drogo lerte kaŝis ke vi trompas dum tiris min allogo ke ne vere koron rompas. Dediĉis mi al celo nekredeble longajn horojn. Fariĝis mi nur ŝelo eltenante la dolorojn kaj kreskis mia kredo ke ja finon mi sukcesos sed bruos la oscedo kiam helpi vi ekĉesos. Vin konis kaj konfidis mi dum vigle nin vi pelis. Per fido vi perfidis kaj el fido malfidelis. La ruzon mi ja kredis pro mensoga malhonesto, sed vin promesoj tedis kaj vi fajfis pri investo. Oferis mi jam ĉion. Ho! Mi pretis por pluiri. Mi havis nur pasion kaj motivon por aspiri. Mi petis strategion. Finon povu mi akiri. Sed vi rompis iluzion. Restis eblo nur sopiri. Vin konis kaj konfidis mi dum vigle nin vi pelis. Per fido vi perfidis kaj el fido malfidelis. Vin konis kaj konfidis mi dum vigle nin vi pelis. Per fido vi perfidis kaj el fido malfidelis. La ruzon mi ja kredis pro mensoga malhonesto, sed vin promesoj tedis kaj vi fajfis pri investo. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://youtu.be/qrT_qhi0f2o - kanto kun teksto {{tag>kanto litero_p}}