====== Per maja venteto ====== ^Auxtoro|Anton von Klesheim (1849)| ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ^Origina titolo|Wenn's Mailüfterl weht| ===== Teksto ===== Per maja venteto forigxas la negx', Jam bluaj violoj kaplevas en pregx', Birdetoj frostintaj cxe l’vintra voj', >Denove vigligxas Denove vigligxas kaj kantas pro gxoj'. Ekfloros la rozoj, heligxos la kor’, Cxar amo vekigxas per roza odor'; Floradas ja rozoj dum cxiu jar', >Unu fojon nur amo Unu fojon nur amo al juna hompar'. Printempo revenas post vintra glaci', — Juneco nur estas la Majo por ni. Reflugas hirundoj al hejma river', — >Nur la homo foriras. Nur la homo foriras por cxiam de l’ter'. {{tag>kanto litero_p germana}}