====== Per vi lernis mi ====== ^Muziko|Armando Manzanero| ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]]| ^Tipo|traduko | ^Originala titolo| Contigo aprendía | ^Originala plenumo|Armando Manzanero| ^Originala teksto|Armando Manzanero| ===== Teksto ===== Per vi lernis mi ke ekzistas novaj kaj pli bonaj emocioj, per vi lernis mi plenigitan mondon koni je iluzioj, lernis mi ke la semajno havas eĉ pli ol sep tagojn grandigi ĉojojn, korektigi erarojn kaj eĉ feliĉi lernis mi pere de vi. Per vi lernis mi vidi la lumon aliflanke de la luno. per vi lernis mi ke via ĉeesto por mi gravas pli ol la suno lernis mi ke povas kiso esti pli dolĉa, pli profunda, ke jam forlasi povas mi vivon ĉimondan ĉar ĉion bonan ni ege ĉuis inter ni; per vi lernis mi ke mi naskiĝis tuj kiam mi ekkonis vin. {{tag>kanto litero_p traduko hispana}}