====== Perlamoto ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^E-teksto|[[wpeo>Ito Saburo]]| ^MIDI|{{:muziko:perlamoto.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:perlamoto.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} En profunda vasta mar’ cxe l’angulo de l’kviet’ fermite en la sxela par’ pace dormis jen konket’. tra mallumo alrigardi sopirante al la lun’ iom lasis sin ne gardi kaj malfermis pordon nun. Ondoj ja enjxetis foje etan grajnon de dolor’ en la sxelojn, ho malgxoje, kaj suferas konka kor’. Ho, elfluas larma flu’ ve, sencxese el la kor’; kaj la larmo trempas plu la grajneton kovri for. Tiel pasis jar’ post jar’ kaj korpigxis el la larm’ eta lun’ en bril’ kaj klar’, la juvel’ de sorcxa cxarm’. Ho ve, ankaux ci al mi jxetis grajnon de cxagren’, kaj ploradas tiel cxi, mi sen luno vane jen! {{tag>kanto litero_p kanto esperanto notoj midi akordoj}}