====== Perloj Sur La Ter' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== Ocean' - nin disigas kaj kunligas Etendita man' - sen enhavo Vortovan' - sentoj trompas, sentoj rompas Korojn - sur ekran' - lasta savo Unison' - voĉoj raŭkaj, adiaŭ' kaj Skribo per krajon' - la adreso En vagon' - reracio post ebrio Petoj kaj admon' - ĝis forgeso //Refreno:// >Ni estas perloj sur la ter' >Ni estas cindro en aer' >Ni estas frosto en maten' sur la fenestro >Vi estas cindro sur la ter' >Vi estas perloj en aer' >Kaj la silento en malplen' post longa festo Rendevu' - kun neniu estas ni Unika kontribu' - al la listo Evolu' - esti sola kaj malmola Kiel la statuo de Kristo >//Refreno// {{tag>litero_p kanto}}