====== Petu, serĉu, frapu! ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Petu, se vi ion volas! Se vi el la kor' parolas, kaj vi estas celkonscia, jam la venko estas via. Kiu sercxas, tiu trovas, tiu spertas, kiu provas. Sercxu juston, sercxu veron, portu lumon sur la teron. Frapu! — Kaptu la sxlosilon, cxar la dom' akceptas filon; vin atendas plena ricxo en la regno de l’ felicxo. {{tag>kanto litero_p esperanto}}