====== Pilgrima kanto ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Dejlig er Jorden| ^Originala teksto|[[B. S. Ingemann]]| ===== Teksto ===== Floras la tero, brilas la cxielo, migras animoj al bela cel'. Tra belaj regnoj teraj ni iras kantante al edena hel'! Tempoj alvenos, tempoj forruligxos, gentoj foriris, kaj sekvos ni. Cxesos neniam tono cxiela en la pilgrima melodi'! Iam angxeloj kantis al pasxtistoj, sonis gxojige de hom' al hom': Paco sur tero, gxoju, vi homo, en de l’ savanto sankta nom'! {{tag>kanto litero_p dana}}