====== Plendo de knabino ====== ^Muziko|popola| ^Esperanta teksto|[[Josef Černý]] kaj [[P. Bennemann]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ach, neni tu| ===== Teksto ===== Malestas tie cxi cxia plezur' por mi; malestas tie cxi gxojo por mi. Pri kio gxojus kor', pasis kun akvo for. Ahx, mankas tie cxi gxojo por mi. Cxu iam plugos vi sen radoj, sen plugil'? Cxu iam plugos vi sen cxevalet'? Estus senfrukta pen', tute senfrukta pen', kiel amado sen dolcxa kiset'. Vidvon mi prenu nun, sed li ne placxas min; cxar la duonon ja de lia kor' prenis edzino, ve! lia unua for, kaj la duono nur restas por mi. {{tag>kanto litero_p cxehxa}}