====== Plendo de l' junulo ====== ^Muziko|[[J. SILCHER]]| ^Esperanta teksto|[[A. SPROECK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ich habe den Frühling gesehen| ^Originala teksto|[[W. DÖNNIGES]]| ===== Teksto ===== Mi vidis printempon la karan, salutis la verdon, la flor', De l' najtingal' auxdis la vocxon, kaj amis knabinon el kor'! Forestas printempo la bela, velkigxo: la flora sort'; La birdoj cxiuj silentas, knabin' mian rabis la mort'! Jen kusxas sxi sub la tero, sur tombo jen kreskas la flor'! Mi volas sxin revekigi, sed vane sxi forestas, for. Ho, ve, malbenita la sorto, formortis la fiancxin', Ja multaj ekzistas knabinoj, neniu sed placxas min. Ecx kiam printempo revenas, la birdoj auxdigas sin, Se ecx refloras la rozo, amata sxi ne vidas gxin. {{tag>kanto litero_p germana}}