====== Plendo pro amo ====== ^Muziko|[[C. KROMER]]| ^Esperanta teksto|[[Oskar BREDDERMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Am Brünnelein| ^Originala teksto|[[E. Palmer]]| ===== Teksto ===== Cxe l' puto en arbaro Agrable flirtis ni. Cxe l' puto en arbaro Nun staras sola mi. Karulon mian perdis Mi per senpensa vort'. Ne povis li forgesi Iris al fremda bord'. Sed ree li alvenis, Cxe l' puto staris mi; Li gaje preterpasxis, Al mi ne vidis li. Ne vidis mian penton, Nek larmojn en okul'. Mallonga nur vorteto Min disis de l' karul'. Cxe l' puto en arbaro, Min kasxu sub la ter', Se venos li, vi flustru Pri mia amsufer'. Se li al mi pardonos, — Ekkauxzis cxion mi — Burgxonu rugxa rozo El mia tomb' cxe vi. {{tag>kanto litero_p germana}}