====== Pli bonas ====== ^Teksto|Klara Ilutoviĉ| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== 1. Pli bonas ekbruligi kandeleton Ol la mallumon insultadi arde. Pli bonas ne atenti ies peton Ol ĝin plenumi suferige tarde. Pli bonas, certe, nur por unu homo Ol por neniu ion save ŝanĝi. Pli bonas fasti en la propra domo Ol en la fremda bongustaĵojn manĝi. 2. Pli bonas dece vivi sen infanoj Ol la kanajlon en sufer' kreskigi. Pli bonas teni sin en feraj manoj Ol vanajn larmojn pri malbon' prodigi. Amik' pli bona estas ol parenco, Kaj san' pli bonas ol potenc' kaj mono. Pli bona estas de labor' komenco Ol drastaj vortoj pri laborbezono. ===== MIDI-dosiero ===== {{:plibonas.mid|}} {{tag>litero_p kanto sercxata}}