====== Pli kaj pli ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== En la cxambro apude Kie dormas vi nun Vi ridetis konklude Al la nokta komun' Eble pro la influo de alkohol' Mi subite cerbumas pri mia rol' Cxu vi sercxis la veron? Cxu mi estas mensog'? Cxu vi trovis hximeron Kie estu apug'? Kaj mi timas kelkfoje ke en dilem' Mi vin trompis sen tion rimarki mem //Refreno:// >En la granda enu' >Kion faru ni? >Mi deziras vin plu >Cxiam pli kaj pli Vento skuas la vintron Fino de la feri' Skribu novan cxapitron Cxu mi estos en gxi? Eble mi preparigxu por la auxtun' La pasint' kaj estont' renkontigxas nun >//Refreno// {{tag>kanto litero_p esperanto roko}}