====== Pli ol nenio ====== ^Muziko|Martin Wiese| ^Teksto|Martin Wiese| ^Kantas|[[Persone]] \\ [[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>4nH-j_ZEVGg}} ''[[Am]] [[D]]'' ''Petro iris for, kun rompita kor''' '' [[F]] [[C]] [[C]]/B'' ''Al ajna eksterlando'' ''[[Am]] [[D]]'' ''Por instigi sin, ebriigi sin'' '' [[F]] [[C]] [[C]]/B'' ''Per malmultkosta brando'' '' [[Bm]] [[Fdim|F#m]]'' ''Nova fresxa pagx', urboj kaj pejzagx''' ''[[A]] [[E]] [[D]]'' ''Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo'' '' [[Bm]] [[Fdim|F#m]]'' ''Kaj postlasis li, je cxiu trajnstaci''' ''[[A]] [[E]] [[D]]'' ''Pecon de sia malgxojo'' Al trinkeja strat', por bona rezultat' Li sciis kion fari Kaj cxe trinkbufed', kun glas' kaj cigared' Li povis sin prepari Plena je inspir' kaj vivoeliksir' Sekvis li la regulojn Kaj faligis sin, kvazaux laux destin' En malhelajn okulojn ''[[Bm]] [[Fdim|F#m]] [[A]] [[E]] [[D]]'' Kara auxskultant', cxu pro lia vant' Nun venu moralajxo? Ke li iru re, ke la solvo ne Kaŝiĝas sub korsaĵo? Sed eble post monat' de gxojosurogat' Silentigxis la krio Ne pro memkompren', sed tiu eta ben' Estas pli ol nenio (Pli ol nenio, fakte pli ol nenio) {{tag>litero_p kanto esperanto akordoj roko filmo e-sona_filmo ama}}