====== Plue ne venteg', ondar' ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Storm och böljor tystna ren| ===== Teksto ===== Plue ne venteg', ondar'! Pala brilo de l' stelar'! Nokta lum' mortigxas. Nova tag' naskigxas. Nub'a ere! Nuboj tere! Baldaux la suno levigxas etere. Ludas milde nun la vent'. Tremas vitroj dum moment'. Arboj susuretas, fontoj murmuretas. Tetra kanto! Kulturanto Jam kun cxevalo, sur kamp' laboranto! Jam en la forn' flamas fajret'. Herbo kaj dorn' por la brulet'! Bolas kacxosup' matena. Tie en kaban' sercxas kamparan' fajron por la pipo plena, Kaj en herba zon' klinas sin al sxton' vir' al taglabor' revena. Vestas sin la gastigant', por brandujo purigant', krucxon jam ekprenas, ridas kaj gxin tenas. Jen la pipo! Laux principo gxi apartenas al lia ekipo. Jen, maljunulin' sur cxar tenas manon sub harar'. Nun sxi sin movetas, ree ekdormetas. Sun' varmigas, sxin vivigas. Tuj el la krucxo sxi sin refresxigas. Muelilar' jam en labor'! Venas sonar', estas memor' pri sxatinda forgx-metio. Longa forgxkunul' kun tenil' en brul', tute nuda gxis talio, staras cxe fajret' kun la blovilet' kantas en bonharmonio. Ludas cxarme nun l' aer'. Planta mond', ornam' de l' ter'. florojn aperigas, tagon bonvenigas. Kiel brile kaj trankvile! Dolcxa venteto karesas lulile. Staras blua grandarbar'. Plena estas la montar' de brutar' en mikskolor'. Junular' en gajhumor' kantas, ridas, brutojn gvidas, ilin kelkfoje per voko ekbridas. Kantas alauxd' en la aer', dum la aplauxd' sube sur ter'. Tuta mondo ekvekigxas. Nova pomp', brilad'! Nova laborad'! Cxio teda forgesigxas. Al labor' pentrist', bona la artist'! Nova bildo nun kreigxas. {{tag>kanto litero_p sveda}}