====== Pluke-Traduke ====== //Kant-albumo de [[Pauxlo MOJXAJEV]] (Mevo)// //Produktita de Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo "Espero", julio 2005.// //Cxiuj tradukoj el la rusa kaj angla, gitaro, piano, vocxo – Pauxlo MOJXAJEV// **Antauxparolo de la auxtoro:** //Saluton, mondo! Mi estas Pauxlo Mojxajev, iam elektinta por mi Esperantan kromnomon Mevo, naskigxinta kaj vivanta en Krimeo (Ukrainio). Kiam antaux 5 jaroj mi scivoleme studis lernolibron de iu “artefarita lingvo”, ecx ne sciante, cxu ie en la mondo ekzistas vivaj adeptoj de tiu cxi ideo, mi tute ne povis imagi, kiel rapide mi trafos la E-kavon. Kvankam neniam estas malfrue fugxi de cxi tie, mi preferas ne provi tion, sed anstatauxe fari mian nunan logxejon pli interesa kaj ricxa. Per tiu cxi disko mi invitas vin konatigxi unue kun miaj E-tradukoj (kaj iom ecx kun mia muzika komponado) kaj due – ekscii iom pri la kantoj kaj auxtoroj, kiuj al mi persone sxajnas tre interesaj. Jen fama rusia bardo Mihxail Sxcxerbakov, filozofo, simbolisto kaj mirinde lerta ruslingvulo, jen famega duopo IVASI (Aleksej Ivasxcxenko kaj Georgij Vasiljev), kies kantoj cxiam elradias optimismon, vivo-gxojon kaj iom ironian humuron, jen famaj kantoj el sovetiaj filmoj, jen kreajxoj de kelkaj krimeaj bardoj, jen eroj el mondfamaj muzikaloj de A. L. Webber – jes ja, suficxe multajn interesajxojn mi plukis kaj tradukis – ankaux por vi! Kvankam mi tre bone komprenas, ke mi certe ne estas la plej bona gitaristo en Esperantio, preskaux certe mi ne estas la plej bona kantisto, tamen mi kredas, ke tiu cxi albumo estos por vi interesa. Kun tiu cxi espero mi deziras al vi cxion la plej bonan kaj forkuras sercxi novajn interesajxon! Gxis!// //Mi esprimas grandegan dankon al cxiuj miaj amikoj, instruistoj kaj kunlaborantoj, kies divers-aspektaj kaj malsam-ampleksaj helpoj estas neniam subtaksendaj.// ===== Enhavo ===== {{ pluke-traduke.jpg?150}} -[[Dum vintro sxtormas kaj fridas|Dum vintro sxtormas kaj fridas...]] -[[Kanto pri felicxo]] -[[Tridek tri bovinoj]] -[[Reveno]] -[[Intervidigxo kun la kolonelo]] -[[Lulkanto]] -[[Lulkanto por tiuj, kiuj ne scipovas flugi]] -[[Francie auxtunas]] -[[Bruna pantalono]] -[[Babaj']] -[[Adiaux, adiaux]] -[[Cxipa bilet']] -[[Sed cxio tias]] -[[Ha, kia cirko|Ha, kia cirko!]] -[[La injo potencigxas|La injo potencigxas...]] -[[Turneo de Cxielarko]] -[[S-ro Misterfelo]] -[[La kapojn regas paradiz']] -[[Superstelo]] -[[Olda pian']] -[[Via milda malgxoj'|Via milda malgxoj'...]] -[[Lulkanto_Mojxajev|Lulkanto]] ===== Eksteraj ligoj ===== *http://mevo.narod.ru - pagxaro de la auxtoro *http://www.esperantio.narod.ru/reklamo.htm - retejo konstruita de la auxtoro *http://www.espero.kiev.ua/projektoj_disco_u_es.html - societo "Espero" === Publikigaj permesiloj === * [[http://kantaro.ikso.net/stoko/pluke-traduke.eml|retletero]] de [[Pauxlo MOJXAJEV]] al [[Ljosxa KUZNECOV]] {{tag>disko}}