====== Pluvas ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== Pluvas, kaj mi vagas sur la stratoj, tre foras geamikoj kaj gefratoj, ni tro multaj estis hejme, ne restis por mi lok', mi foriris esper plene, obeante al fora vok'. Kokete min logadas la hoteloj, surtable plenaj platoj kaj boteloj, cxirkauxas min ricxeco — malplenas mia posx', jam mankas ecx panpeco, forflugis cxiu grosx'. Pluvas, pluvas, kaj mi frostas, cxi tie ecx la varmo multekostas, tre bele estus festi cxe hejma fajroflam' — mi devas tamen resti por cxiutaga pan'. {{tag>kanto litero_p esperanto}}