====== Pluvo ====== //Auxtoro nekonata// ===== Teksto ===== Pluvo - La nebulo grizkurtena. Pluvo - Aranea ret' fadena. Pluvo - Flugo trista de birdaroj Al la fremdaj malproksimaj maroj. Pluvo - Kaptis via min sopiro. Pluvo - De somera sunsubiro. Pluvo trafis mi al via regno. Pluvo - Estu por mi degna. Turnigxas la folia rond', Kusxigxas cxie en malord', Velkintan herbon kovras kun melankolio. Kaj ni vagadas jen sen vort' En cxenoj de lsxilenta mond'. Kaj nur la pluvo flustras sian melodion. Pluvo - Malkombitaj river-bordoj. Pluvo - Foliaraj susur-sonoj. Pluvo - Vi ekregis, vagabondo, En cxiel', sur Ter', en tuta mondo. Pluvo - Kaptis via min sopiro. Pluvo - De somera sunsubiro. Pluvo trafis mi al via regno. Pluvo - Estu por mi degna. Turnigxas la folia rond', Kusxigxas cxie en malord', Velkintan herbon kovras kun melankolio. Kaj ni vagadas jen sen vort' En cxenoj de l'silenta mond'. Kaj nur la pluvo flustras sian melodion. {{tag>litero_p kanto}}