====== Popolvolana himno ====== Noto: Rusa (Popola Volja-partia himno) en marsxritmo ===== Teksto ===== Fratoj, kuragxon ne perdu En la batala dangxer', Landon — patrinon defendu Pro la honor' kaj liber'! //Rekantajxo// >Se jam perei ni devos En luktoj kun tirani' Ehon de l’ago eklevos Viva la generaci', Viva la generaci'! Ili nin murdu, turmentu, Tenu gxis mort' en karcer', En la minejojn forsendu, Premu per cxia sufer'. //Rekantajxo// Gxemas premite kaj plendas Plore la proletari', Manojn al ni li etendas, Helpon atendas de ni! //Rekantajxo// Mond' renaskita ekfloros, Havos liberon homar'; Bene gxi nin rememoros, Venos al nia tombar'. //Fino// >Do se perei ni devos En luktoj kun tirani' Ehxon de l'ago eklevos Viva la generaci'! {{tag>kanto litero_p rusa laborista}}