====== Por doni mian koron venas mi ====== ^Esperanta teksto|[[Gustavo Morales]]| ^Esperanta plenumo|[[Miriam Ramos]]| ^Tipo|traduko | ===== Teksto ===== Kiu diris ĉio estas perdita por doni mian koron venas mi kiom da sango kunprenis rivero por doni mian koron venas mi facile ne estos vi scias kio okazas tiel simple ne ne kiel mi pensis kiel ŝiri bruston, eltiri animon kvazaŭ detranĉado de la am’ Malfermita lum’ de malriĉuloj por doni mian koron venas mi kiel ne ŝanĝebla dokumento por doni mian koron venas mi Mi kunligos finojn de sama lazo trankvile foriros mi, malrapide ĉion al vi mi donos mi al vi donos ion ion por mildigi forte vin Kiam ĉirkaŭ vi estos nenio por doni mian koron venas mi kiam satelitoj ne sufiĉos por doni mian koron venas mi pri landoj parolas mi kaj pri esperoj nome de la vivo nome de nenio fakte pri ŝanĝado de nia kuna volo sed sendube urĝe ŝanĝi ĝin Kiu diris ĉio estas perdita por doni mian koron venas mi. {{tag>kanto litero_p traduko hispana}}