====== Por feliĉo sur la tero! ====== ^Muziko|Melodio de "Wolgalied"| ^Esperanta teksto|[[J. BURGER]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Laux doktrino religia Estas korpo de la hom' Por "animo nemortebla" Nur la senvalora dom'. Multaj malsagxuloj agas Laux cxi pastra teori', Malzorgante sian korpon, — Tute kontraux la raci'. Tial for la religiojn Kun la reakcia far'! Por — "felicxo sur la tero" Batalegu nia ar'! Flegu vian korpon nudan Laux princip' de l' novkultur' En aero, lumo, suno: — Rekompencas vin natur'! Sana korpo, klara penso En la servo de l' liber' Sole estas socialismo: — Nia celo sur la ter'! {{tag>kanto litero_p germana laborista}}