====== Por Tiuj Kiuj En Maro ====== //Auxtoro Aleksandr MAKAREVICx, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Memoru ni, ke en komenco De l'vojo, sen sperto kaj fam', Ni faris boatojn, nomatajn laƫsence Kredo, Espero kaj Am'. Kaj kune dankis Destinon, Ke nin ne katenas ter', Kaj ondojn kunkantis, kaj cxiu kvina Mem stiris kun gxoj' kaj fier' //Refreno:// >Findrinkas mi >Por marvagantoj. >Por vi, kiuj en la uni' >Kun la bonsxanco kaj ond'. >Kaj se en la anim' >Vi estas esperantoj >En gxoj' kaj amaro, >Do el sxtorma maro >Vi trafos al via bord'. Kaj vane timigis nin sxtormoj, Cxar scias cxiu marist', Ke sxtormoj subitaj farigxas nur normo De la enmara ekzist'. Sxtormoj fortigas manojn - Kaj skuno sxvebas tra blu', Sed ofte sen vento ecx mense sanaj Frenezas pro la enu'. >//Refreno// {{tag>litero_p kanto}}