====== Por vi, por vi ====== ^Teksto|[[christian sedant]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^E-teksto|[[george lagrangx']]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Se deziras nur vi, Mi perfortos la tempon, Vintron kaj ecx printempon Ke rugxigxos Karina Karin' la stratulin' Por vi, por vi. Se deziras nur vi, Mi perfortos la sunon, La cxielon, la lunon; Supre mi nokton sxtelos Tagon kaj bluajn stelojn, Por vi, por vi. Se deziras nur vi, Prenos mi el cxielo Garbojn da hirundetoj Birdojn mil en bukedoj Kaj flugilojn angxelajn, Por vi, por vi. Se deziras nur vi, Trinkos mi el botelo Vinon kaj hidromelon En drinkej' de haveno Gxis ebria mateno, Por vi, por vi. Se deziras nur vi, Mi forperdos memoron, Cedos for mian koron, Mi forgesos pri belo, Kaj infanaj fabeloj Por vi, por vi. Se deziras nur vi Mi ecx perdos la vocxon Blinda, surda kantisto, Ignorante flatistojn Falos mi en dibocxon, Por vi, por vi. Se deziras nur vi Spertos mi ridon mokan De am' nur ununokta, Tretos mi lastajn sxtupojn Kaj mi mortos en suboj, Por vi, por vi. Por vi, por vi. {{tag>kanto litero_p kasedo franca}}