====== Por vidi la mondon ====== ^Muziko|Sándor CSIZMADIA| ^E-teksto|[[wpeo>Péter RADOS]]| ^Kantas|[[Anjo Amika]]| ===== Teksto ===== Por vidi la mondon, ek al la vojo! Por sperti novajxojn spronas la volo. Sperti novajxojn, trovi amikon, Al trista, al laca doni fortigon. Malvastas l’urbo, mi volas iri, Eku amiko, temp' mankas miri. En polvaj sxuoj, tamen gxojkore Tintas vekilo, al voj' auxrore. Aliaj la homoj, aliaj urbegoj, Inter la montoj sin pasxtas gregoj. En kor' kolektas mi belon, bonon, La songxoj pelas for vagantan homon. En la dangxero homoj min savas, Se mi soifas, akvon mi havas. Por vojagxanto jen land', se laca, Sub la cxielo jen dormo la paca. {{tag>kanto litero_p hungara kasedo}}