====== Portu la stelon! ====== ^Muziko|Prof. Rudolf Süss| ^E-teksto|[[wpeo>Francisko Moŝtan]]| ===== Teksto ===== Stelon, stelon, verdan stelon, Fratoj, portu kun kuragx'! Kaj en lumo de l' espero Cxiam brilu la vizagx’! Malamikaj kontrauxdiroj, Fratoj, ne timigu vin! Mokoj, ridoj kaj cxikanoj En batal' fortigu nin! Por la venk' de Esperanto Fratoj, ho! klopodu vi! Dank' kaj beno de l’homaro Estu rekompenc' al ni! Stelon, stelon, verdan stelon Fratoj, portu kun kuragx’! Kaj en lumo de l’espero Cxiam brilu la vizagx’! {{tag>kanto litero_p esperanto}}