====== Post La Scenejo ====== ^Teksto|[[wpeo>Sylla_Chaves|Sylla CHAVES]]| ^Muziko|[[Marian NESSE]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== De la kulisoj en la mortsilento nur ehxas la ridado de l' auxdantar' kaj en angul' vidigxas la turmento kaj larmoj de aktor' pro viv-amar', pro la senreciproko de la korsento pro klacxoj, pro perfid'... sed haltas, cxar forvisxas larmojn, kaj post nur momento ridete supreniras... Majstra far'! Jen sperta la ludisto: mia koro. Post la scenej', gxin premas la doloro, gxi gxemas, sed tuj poste, laux kutimo, sufokas ploron, kaj dum tremo cxesas, forlasas la kulisojn de l' animo, vestita per rideto, kaj sukcesas. {{tag>litero_p kanto}}