====== Postsekvi vin la forlogatan ====== ^Esperanta teksto|[[J. Murjxan]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[Nurit Hirsx]]| ===== Teksto ===== Naskigxi ree kune kun la tag' Morteti pro disiga la destin', Pri novnaskita gxoji filo cxu filin', En lando de miel', amar' kaj lakt'. //Refreno:// >Postsekvi vin la forlogantan… Prisongxi vin laux Cxiela blu', Vin spiri, sunon brogantan, Dolori vin - kaj enamigxi plu. Denaske revi ade dum jarmil', Konsoli sin de via primaver, Vivadi sur kaj en interno de la ter' En cxi terura, bela eta land'. //Refreno// Disehxu nia vocxo je vesper', Matene ree sonu gxi al ni, Nin rekompencu. Cxiutage la vizi' Pri lauxbo de la paco kaj esper'! //Refreno// {{tag>kanto litero_p hebrea tradukita}}