====== Postsomero (super la pontoj) ====== ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Kiu kredintus en frua maten' ke la vespero tiel finiĝus en urba marĝen' en postsomero kiu kredintus ke sidus ni du ĉe panoramo sube distance la lumo kaj bru' la lasta tramo >//Refreno:// >kaŝu nin nokto >nia sonĝo ne estas krim' >la tag' estas vokto >jam vokanta de l' malproksim' en la kvieto post la aventur' super la pontoj ne distingeblas en nokta obskur' niaj estontoj ĉu miaj trajtoj en nuna versi' vere validas ĉu promenitoj de iama mi apud mi sidas >//Refreno// >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_P}}