====== Adiaŭa kanto ====== ^Teksto|[[Mikaelo POVORIN]]| ^Muziko|[[Mikaelo POVORIN]]| La tempo estas sen kompat', vi scias bone: Jen saga flug', jen rampo de helik'. Disigas ĝi, sed ni rigardu ĝin pardone, Ja same ĝi kunigas nin, amik'. //Refreno:// >Ne ploru, kara, >Foriru la angor' >En tiu lasta hor'. >Laŭ son' gitara >Kunkantu nun en ĥor' >Soprano kaj tenor' >Pri am' senŝpara. La ŝminko sur knabinaj lipoj dolĉe gustas, Kaj sale gustas varma larm' sur vang'. "Memoru tiujn lastajn kisojn", koro flustras, Kaj pulsas ĝi je adiaŭa tang'. //Refreno// Jen tempas jam, do, ĝis revid', mi devas iri, Ĉar finon havas ĉiu bela kant'. Nur simplajn vortojn por konsol' mi volas diri, Komprenos kaj spertul', kaj komencant': //Refreno// ===== Ligoj ===== * http://mpovorin.narod.ru * http://www.musicexpress.com.br/povorin_eo * http://www.myspace.com/povorin * http://www.ipernity.com/doc/mikaelo.povorin {{tag>kanto litero_a}}