====== Povus Esti Simple ====== //Kantas [[Persone]], teksto: Martin & [[Bertilo WENNERGREN]]; muziko: Martin// ===== Teksto ===== {{ ipernity>745287.3cc2715a?500x60}} Cxe kafeja tablo kaj glasoj da bier' Jxetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer' Provas mi diveni per geomanci' Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion cxi: //Refreno:// >Mi sxatas sxin (jes, mi scias) >Sxi sxatas min (tiel sxajnas) >Povus esti simple, sed estas ne Hejmen en la nokto, malfrua teregal' La vero kasxas sin malantaux la parolvual' Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur' Mi en la tefolioj sercxos gvidon de auxgur' >//Refreno// Iam kvazaux marionet' Dancis ajxura siluet' Je la tria horo sxi jam iras for Restas sola mi kun akompano de auxror' Cxu mi sxin revidos, mi demandas al la sun' Cxu en sxia koro min atendas la fortun'? >//Refreno// {{tag>litero_p kanto sono}}