====== La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCV ====== ^Teksto|[[Eduard WERNER]] kaj [[Wolfram DIESTEL]]| ^Muziko|laŭ melodio de "La Marvirineto"| ===== Teksto ===== En Prago kunvenis granda lernantar', sesdek homoj estis ni. El ili italoj nombris tridek kvar, pri aliaj ne estas sci'. //Refreno:// >Krokodilojn ĉasu ni >en regurbo de Ĉeĥi'. >Esperanton lernante kaj itale parolante, >krokodilojn ĉasu ni. Matene, post horoj du, ricevis jam manĝaĵon kaj kafon ni. Kelneroj prizorgis nin kun granda am', ni malsatis pli kaj pli. >//Refreno// En granda kaverno dum la tagekskurs' post multa malfacil' surprizis nin la ostoj de praurs' kaj cetere krokodil'. >//Refreno// Diligente surgrimpis al la altnivel' de la Praga Burgo ni. Kiam fine ni staris antaŭ la kastel' ja fermita estis ĝi. >//Refreno// {{tag>kanto litero_b esperanto movada}}