====== Preĝo sub la verda standardo ====== ^Muziko|Melodio de: La vojo| ^Esperanta teksto|[[L. L. Zamenhof]]| ===== Teksto ===== Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, sed cxiuj egale en koro Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, hodiaux, hodiaux ni pregxas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nun cxiu disput' religia kaj regas nur kredo de koro. Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala, kun gxi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro, cxe Via, cxe via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed gxi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat' fraton atakas sxakale, Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, auxskultu la vocxon de l’ pregxo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l’ granda, de l’ granda homaro! Ni jxuris labori, ni jxuris batali, por reunuigi l’ homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj nin tenu, nin tenu kuragxaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; gxi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l’ mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero ekregos, ekregos sur tero. Kunigxu la fratoj, plektigxu la manoj, antauxen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj aux mahometanoj ni cxiuj de Di' estas filoj. Ni cxiam memoru pri bon' de l’ homaro, kaj malgraux malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine antauxen, antauxen senfine! {{tag>kanto litero_p esperanto}}