====== Pri pluva veter' ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[Tarcísio Lima ]]| Deka trako de la KD "Verdastelaj brazilaĵoj" ===== Teksto ===== Plaŭde la pluvo pluvas plu sur la grundon laŭ postuloj de ĝi; (plaŭde la pluvo ja pluvas plu ...) ŝajne ĝi, plumbe kaj plore, pluvas plu sur la koron, kun sopiro en ni. [kun sopiro en ni] Profesie mi prezentas publike pruvatan propraĵon pri verko pri pluva veter'; sen profani la procedon pro cedo prudaĉa (premate, predate!) malprava malver'! Kaj sen provoka cel', sen polemika ver', sen politika, svena pulso sub la sveter'. La protokol' min faras aŭtor', proprietul' en prestiĝo! sed la am', al mia popol', min faras aŭtor', kanzonaŭtor' en pretiĝo! Ludas pulvore plua pluvo petola en la plaŭda veter'; [Lude pulvore ja pluvas plu...] ŝajnas, ke plaĉe la pravo pluvas en mian koron kun aplaŭdo al ver'. [Kun aplaŭdo al ver'.] {{ youtube>TXHkYzVTUu8|Teksto kun muziko}} {{tag>kanto litero_p esperanto filmo nefunkcia_filmo}}